Pásztó
Pásztó | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3060 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 099 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 125 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 55′ N, 19° 42′ O (mapo)47.91944444444419.697777777778Koordinatoj: 47° 55′ N, 19° 42′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 72,6 km² (7 260 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Pásztó [pAstO] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó, kies administra centro estas.
Situo[redakti | redakti fonton]
Pásztó situas en valo de Zagyva, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Hatvan-Slovakio. Tiu valo estas strategia vojo al nordo. Salgótarján troviĝas 27, Gyöngyös 28, Hatvan 32, Budapeŝto 83 km.

Historio[redakti | redakti fonton]
En 1190 oni fondis klostron. La komunumo iĝis kampurbo en 1298. La turkoj detruis la urbeton. En 1715 nova klostro, en 1867 fervojo al Budapeŝto konstruiĝis. Inter 1950-1983 la urbeto estis distriktejo kaj urbiĝis en 1984. Sur la sudaj deklivoj oni kultivas vinberon.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika paroĥa Preĝejo Sankta Laŭrenco (Pásztó)
- Kapelo Sankta Spirito (Pásztó)
- Preĝejo Mario Magdaleno (Pásztó)
- termala banejo
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Pásztó naskiĝis:
- astronomo Pál Tittel
- István Kozma (futbalisto)
- grafikisto Kálmán Csohány
- instruisto István Homor
- ĵurnalisto József Keszler
- kuracisto Gyöngyi Szabó
- politikisto Andrea Katalin Jancsó
- reĝisoro Ibolya Fekete.
En Pásztó mortis:
- muzikhistoriisto Benjámin Rajeczky.