Preĝejo Sankta Laŭrenco (Pásztó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Laŭrenco
Paroĥa preĝejo Sankta Laŭrenco en Pásztó
Paroĥa preĝejo Sankta Laŭrenco en Pásztó
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pásztó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo martiro Sankta Laŭrenco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Pásztó.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo kun kapelo funkciis jam en la 12-a jarcento en la komunumo. En 1277 dokumento mencias jam ankaŭ romanikan kirkon, kiu estis tiam pligrandigita. En la 15-a jarcento ĝi denove pligrandiĝis kaj gotikiĝis. En 1723 la turo estis trakonstruita, la sanktejo konstruiĝis en 1734, fine en 1763 la preĝejo barokiĝis. La orgeno estis farita en 1950.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en la urbomezo. La plurfoje trakonstruita preĝejo havas po 1 turon kaj brikoforman navon. La fasado komenciĝas meze kun kvadrata turo. La kvadrata saktejo estas pli mallarĝa, ol la navo. Sakristio aliĝas al la sanktejo. En la suda parto plurlatera kapeleto estas videbla. Interne la murpentraĵoj estis pentritaj en 1981.

Tuj apud la preĝejo estas moderna sesangula kapelo, tamen la fundamento estas mezepoka.

Kermeso okazas en la 10-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]