Pál Tittel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Tittel
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1784 (1784-06-28)
en Pásztó
Morto 26-an de aŭgusto 1831 (1831-08-26) (47-jaraĝa)
en Buda
Lingvoj Hungario
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Pál Tittel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tittel Pál (ankaŭ Tittel Péter Pál) estis hungara astronomo, romkatolika pastro, profesoro, fondinta membro de Hungara Sciencula Societo en 1830.

Pál Tittel [1][rompita ligilo] naskiĝis la 28-an de junio 1784 en Pásztó. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1831 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Tittel lernis en sia naskiĝurbo, Gyöngyös kaj Kecskemét. En Eger li aliĝis al la pastroj en 1800, krome li plulernis ĝis 1806. Li pastriĝis en 1807, krome li doktoriĝis en universitato de Pest (urbo) kaj li ekinstruis en la eklezia seminariumo en Eger. Post 2 jaroj li ricevis la taskon gvidi observatorion de Eger, tial li lernis astronomion en Vieno, poste eĉ en Göttingen, kie li lernis de Carl Friedrich Gauss. Baldaŭe li studis observatoriojn de Parizo kaj Greenwich. Li konatiĝis kun William Herschel, fine li hejmenvenis en 1818. En 1824 li komencis gvidi observatorion sur monto Gellért kaj samtempe li instruis en la universitato. En 1831 ankaŭ li mortis pro epidemio pri ĥolero. Post la morto Mihály Vörösmarty verkis dediĉan poemon al Pál Tittel.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Observationes astronomicae in specula caes (1815)
  • Geometrischer Lauf der Pallas von 21-ten Januar 1818. bis 22-ten Januar 1819 (1820)
  • Rövid tudósítás a Buda-Pesti torony órák regulázása végett adandó jelek idejéről s módjáról, négy közhasznú tábla toldalékkal (1830)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]