István Karády

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Karády
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1904 (1904-08-20)
en Jászberény
Morto 21-an de septembro 1974 (1974-09-21) (70-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

István Karády [iŝtvAn karAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karády István estis hungara ĝenerala kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, fiziologo, profesoro.

István Karády [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1904 en Jászberény. Li mortis la 21-an de septembro 1974 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Karády akiris kuracistan diplomon en Universitato Pázmány Péter en 1929, sed inter 19231926 li laboris en la universitata anatomia instituto, poste en la patalogia instituto. Inter 1929-1932 li laboris en kliniko pri internaj malsanoj, poste li esploris, instruis kaj kuracadis en sama kliniko de Szeged ĝis 1948. Li iĝis fakulo pri internaj malsanoj en 1934. En 1940 li atingis la instruan rangon privata profesoro, post 7 jaroj eksterordinara profesoro, en 1951 ordinara profesoro. Inter 1948–1951 li laboris en farmacia instituto, poste ĝis 1974 en fiziologia instituto kiel katedrestro. En 1952 li kandidatiĝis. En la jaroj 1967 kaj 1968 li estis gastoprofesoro en Vieno, krome li studvojaĝis kelkfoje. Li okupiĝis ĉefe pri la streso kaj alergio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperimentalis [!] vizsgálatok állatok tachiphilaxiájának és histaminresistentiájának kérdéséhez (1935)
  • Kórélettan (1951, 1956,1958, 1964, 1967, 1968, 1970, 1971, 1973, 1975, 1980)
  • Zur Pathophysiologie des traumatischen Schocks : Kapillarpermeabilität und Sludge-Bildung in traumatischen Schock (1959)
  • The Role of Resistine – Adaptation Factor – in Allergy (1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]