István Kun (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KUN István estis hungara pentristo, pedagogo. Li naskiĝis en Szászfenes la 10-an de julio 1908 kaj mortis en VeszprémBaja? la 5-an de julio 1980.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kun finis siajn belartajn studojn en Kluĵo, Baia Mare, pli poste inter 1930-1935 en Budapeŝto kiel studento de Gyula Rudnay. En 1938 li gajnis stipendion por unu jara studvojaĝo al Romo. Li ekspoziciis ekde 1936. En 1938 li partoprenis la bienalon de Venecio. Ekde 1947 li vivis en la artistkolonio de Baja kaj li instruis en la belarta liberlernejo. Li pentris ĉefe pejzaĝojn kaj portretojn.

Ĉefaj individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Kaposvár (1931); Pécs (1955); Budapest, (1971); Baja, Szolnok (1972); Dunaújváros (1976).

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Distinga rekono de Szinyei Merse Társaság (1937);
  • Nemes Marcell-premio (1938);
  • 2-a premio de la ekspozicio de Magyar Tájak Nemzeti Szalon titolita (1939).

Fonto[redakti | redakti fonton]