István Molnár (muzeologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

MOLNÁR István d-ro, estis rumania hungara pedagogo, etnografo, muzeologo. Li estis naskita en Bordos la 17-a de decembro 1910 kaj mortinta en Cristuru Secuiesc la 10-an de januaro 1997.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon István Molnár finis en Cristuru Secuiesc (1929) kaj apud geografio kaj historio li akiris fakkvalifikon ankaŭ pri etnografio en Universitato Ferdinand en Kluĵo (1935). Li revenis en sian mezlernejon. Kun siaj lernantoj kaj instruistkolegoj li fondis lernejan, poste urban muzeon (1946). Li doktoriĝis pri etnografio ĉe la profesoro Béla Gunda en la Universitato Bolyai (1948). Post la ĉesigo en 1955 de la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc, kie li estis instruisto, ekde 1956 ĝis sia pensiuliĝo (1977) li dediĉis sian agadon nur al muzeo. Li publikigis multajn studojn etnografiajn. Estas gravaj ankaŭ liaj lokhistoriaj esploradoj. En revuo Művelődés li prezentis la malnovan historion de Cristuru Secuiesc (1978-79). En ĵurnalo Hargita Népe prezentis la vilaĝojn Ceheţel, Tărceşti, Mihăileni, Benţid, Cobăteşti, Turdeni, Nicoleni, Chedea Mică, Chedea Mare, Rugăneşti (1991-92).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Sóvidéki keresztszemesek. Cusături din Ţinutul Ocnelor (kun Kálmán Molnár , Csíkszereda 1971);
  • Csontkarcolatok, porszaruk rajzai. Modele de incizie pe os (kun teksto rumana de Ovidiu Marcovici, kun desegnaĵoj de Ughy István. Csíkszereda 1975).
  • Rátok bízom... etnografiaj fotoj, 2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]