István Péterfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Péterfi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1906 (1906-03-08)
en Deva
Morto 6-an de majo 1978 (1978-05-06) (72-jaraĝa)
en Meksikurbo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Alma mater "King Ferdinand I" University
Familio
Patro Márton Péterfi
Infano Laurențiu-Ștefan Peterfi
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

PÉTERFI István (pe:terfi) estis rumanuja hungara botanikisto naskita en Déva la 8-an de marto 1906 kaj mortinta en Kluĵo la 6-an de majo 1978. Li estis la filo de biologo Márton Péterfi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon li finis en piarista gimnazio de Kluĵo (1924); li akiris diplomon pri naturscienco en Universitato Ferdinand la 1-a (1929) kaj doktoriĝis same tie (1933). Li komencis sian sciencan karieron en la Ĝenarala Botanika Instituto de la universitato; ekde 1927 li estis praktikanto, ekde 1936 asisto. Ekde 1940 li instruis en la Ferenc József Tudományegyetem. En 1943-44 li estis lektoro, pli poste en la Bolyai Tudományegyetem, post la unuigo de universitatoj en Universitato Babeş-Bolyai li estis profesoro en la katedro de plantfiziologio. Inter 1959-76 li estis vicrektoro. En 1968-78 li estis vicprezidanto de Rumana Ŝtatkonsilantaro. Li estis doktoro de la biologiaj sciencoj, akademiano korespondanta ekde 1955, ordinara ekde 1963, vicprezidanto de la Rumana Scienca Akademio inter 1974-78. Li estis ano de la Skandinavia Plantfiziologia Societo, de la Germana Planffiziologia Societo kaj de la Internacia Fiziologia Societo. Li estis redaktoro de la Acta Bolyai (1947); respondecredaktoro de la Studia Universitatis Babeş-Bolyai (1959-78); redakciano dela redakcikomisiono de Korunk (1957-62).

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • A növények növekedésének és fejlődésének élettani alapjai (1954);
  • A növények táplálkozása (1956);
  • Manual de fiziologia plantelor (kunulaŭtoro, I. 1957. II. 1960);
  • A házi galamb és tenyésztése (1961, plivastigita eldonaĵo 1970, en rumana lingvo 1963, 1970; en pola lingvo Varsó, 1977);
  • A növények életfolyamatai (kun Edit Brugovitzky, Kv. 1977);
  • Az algák biológiája és gyakorlati jelentősége (1977).
  • Pomologia R.P.R. I-III. kunulaŭtoro (1963-64);
  • Tratat de algologie. I-III., kunulaŭtoro (1976-78);
  • Dicţionar enciclopedic român. I-IV.. kunulaŭtoro (1963-66);
  • Dicţionar etnobotanic, kunlaboranto (1968).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • László Béla: Riport az algákról. Utunk 1963/25.
  • Veress Zoltán: Élettan és közélet. Utunk 1965/9.
  • Mikó Ervin: P. I.-nal tudományról, gyakorlatról, nevelésről. Utunk 1975/10.
  • Bernád Ágoston: Biológia és ember (interjú). A Hét 1976/10.
  • Nagy-Tóth Ferenc: P. I. emlékezete. A Hét 1978/19; uő és Adriana Barna: In memoriam Acad. St. P. Studia Univ. Babeş-Bolyai 1979/2 (Ser. Biologia).

Fontoj[redakti | redakti fonton]