István Petőfi
István Petőfi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1825 en Szabadszállás | |
Morto | 1-an de majo 1880 (54-jaraĝa) en Kondoros | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Sándor Petőfi vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István PETŐFI [iŝtvAn petOfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petőfi István estis hungara poeto, agraristo, membro de Societo Petőfi. István Petőfi naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1825 en Szabadszállás. Li mortis la 1-an de majo 1880 en Csákó. Li estis la unusola frato de Sándor Petőfi, ĉiuj hungaroj konas lin pro konata poemo Al mi frato István, kiun Sándor Petőfi verkis.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Petőfi frue helpis al la patro, poste li memstare laboris, kiel buĉisto en Kunszentmiklós kaj Várpalota.[mankas fonto] Li iomete poemadis kaj lernis lingvojn. En 1848 li aliĝis al la memstara hungara armeo kaj li finbatalis la liberecbatalon.[mankas fonto] Poste li estis trudsoldato en armeo de Habsburgoj.[mankas fonto] En 1857 li estis familia edukisto, poste sukcesa agraristo en Dános.[mankas fonto] En 1858 li estis zorganto de Zoltán Petőfi.[mankas fonto] En 1863 li edziĝis, sed tio ne sukcesis, same fiaskis sorto de Zoltán Petőfi.[mankas fonto] Baldaŭe li aĉetis bienon en Dévaványa, kie li abrupte mortis.[mankas fonto]
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A Petőfi Társaság költőinek antológiája (Antologio de poetoj de Societo Petőfi) 1942
- Lovagolok fűzfasípot fújva… 1992 - kolektitaj poemoj
- Petőfi koszorúi (Kronoj de Petőfi) 1973 - kolektaĵo