István Szőts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szőts
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1912 (1912-06-30)
en Valea Sângeorgiului
Morto 6-an de novembro 1998 (1998-11-06) (86-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Alice Szellay
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

SZŐTS István [pr. soe:ĉ] estis hungara filmreĝisoro, scenarlibretisto naskiĝinta en Szentgyörgyválya la 30-an de junio 1912 kaj mortinta en Vieno, la 6-an de novembro 1998. Lia edzino estis Alice Szellay.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1992 - Kossuth-premiito.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szőts komencis sian karieron en 1940 en Filmfabriko Hunnia kiel reĝisorasistanto. Jam lia unua filmo titolita Emberek a havason ricevis premion en 1942 en Venecio dum la Dua Mondmilito. En 1945 li publikigis sian artprogramon en sudo titolita Röpirat a magyar filmművászetről. Li faris sian duan filmon en 1947 titolitan Ének a búzamezőkről, sed oni malpermesis ĝin. En 1957 li ne revenis el Venecio en Hungarujon, kie li ricevis premion per filmo titolita Melyiket a kilenc közül?. Li loksidiĝis en Vieno. Inter 1959 kaj 1971 li pretigis plurajn kulturfilmojn, kaj ekde 1964 ĝis 1969 li instruis filmreĝisoradon en la Filmakademio de Aŭstrujo. Ekde 1990 li estis altlerneja instruisto de la Aktor- kaj Filmĉeflernejo de Budapeŝto.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Hungaraj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Emberek a havason (1941)
  • Ének a búzamezőkről (1947)

Hungaraj mallongaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Kádár Kata (1944)
  • Kövek, várak, emberek (1955)
  • Melyiket a kilenc közül? (1956)

Aŭstriaj mallongaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Szilánkok és gyaluforgácsok, kunkolektitaj verkoj, 1999.

Fonto[redakti | redakti fonton]