István Végh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÉGH István [pr. ve:g] estis hungara scenejdekoraciisto kaj aktoro naskiĝinta en Marosvásárhely la 7-an de junio 1856 kaj mortinta ?.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Végh pretiĝis desegninstruisto. Li debutis en 1880 en la teatro de Koloĵvaro, poste li ludis en sia naskiĝurbo, en Székesfehérvár kaj denove en sia naskiĝurbo, kie li ludis kaj estis scenejdekoraciisto. En la fino de la jaro 1886 li estis ano de la trupo de Ignác Krecsányi kaj tie havis grandan sukceson per sia scenejdekoracio de la verko La Tragedio de l' Homo de Imre Madách.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.