István Boda
Aspekto
István Boda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1894 en Sighetu Marmației |
Morto | 7-an de aŭgusto 1979 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 621-1695. fülke |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1917) |
Okupo | |
Okupo | psikologo |
BODA István estis hungara instruisto, psikologo naskiĝinta en Máramarossziget la 24-an de oktobro 1894 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de aŭgusto 1979.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Boda havigis diplomon pri fako de hungaraj kaj francaj lingvoj kaj literaturoj kaj doktoriĝis pri filologio (1929). Li instruis en Universitato Segedo (1932) en Rijeko (1917-20), poste en Komerca Akademio de Budapeŝto (1920-39). En la Komerca Altlernejo de Kassa li instruis francan kaj italan lingvojn kaj gvidis la psikologian laboratorion (1939-44), poste en Koloĵvaro li estis la katedrestro pri edukcienco en la universitato (1944). Li finis sian karieron en la Komerca Ĉeflernejo de Budapeŝto (1945-50). Liaj studoj aperis ĉefe en la revuo Magyar Pszichológiai Szemle fondita de li.
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Lélektan és karakterológia (Bp., 1933);
- A személyiség szerkezete és kísérleti vizsgálata (Bp., 1939);
- A Magyar Pszichológiai Társaság Elaboratuma...(kunulaŭtoro, Bp., 1932).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon