István Károlyi (venerologo)
István Károlyi (venerologo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1906 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de novembro 1994 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Frat(in)o | Amy Károlyi |
Okupo | |
Okupo | venereologist (en) |
István Károlyi [iŝtvAn kAroji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Károlyi István estis hungara venerologo. Lia frato estis Amy Károlyi, lia filino estis Alice Károlyi.
István Károlyi[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de novembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Károlyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1924, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931, kiun li levis al venerologio-dermatologio post 4 jaroj. Li praktikadis en la universitata kliniko (1932–1935), poste li estis asistanto 3 jarojn. En la sekvaj jaroj li estis kuracisto, sed ekde 1949 ĉefkuracisto, ekde 1951 klinikestro. Inter 1956-1960 li havis postenon en la ministerio. Li kandidatiĝis en 1965. Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1959-1985.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az elsődleges és a másodlagos syphilis tünettana. – A nemibeteg-gondozás. (studenta lernolibro, 1953)
- Bőrgyógyászat. (mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro, 1959, 1960)
- A nemibetegségek leküzdésének időszerű diagnosztikai, terápiás és közegészségügyi kérdései. (disertaĵo, 1964)
- Bőr-nemibeteggondozó asszisztensek továbbképzési tananyaga. (lernolibro, 1967)
- Nemi élet, nemi erkölcs, nemi betegségek. (1970)
- A pszichoszexuális fejlődés időszerű problémái. (1976).