István Rudas
Aspekto
István Rudas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1948 en Debrecen |
Morto | 29-an de januaro 2021 (72-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István Rudas [iŝtvAn rudaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rudas István estis hungara aktoro, infana aktoro, voĉoaktoro.
István Rudas[1][2] naskiĝis la 30-an de novembro 1948 en Debrecen, li mortis la 29-an de januaro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Rudas estis infanaktoro en Teatro Csokonai (Debrecen) inter 1954-1963. Li maturiĝis en 1967, poste li akiris diplomon en Kolegio de Debrecen en 1971. Li estis aktoro de Teatro Thália (Budapeŝto) inter 1974-1976, poste en aliaj ĉefurbaj teatroj. Poste provincaj teatroj sekvis: Teatro Jókai (Békéscsaba) (1978), Nacia Teatro (Miskolc) (1979-1983), Teatro de Nyíregyháza (1983-1985), Nacia Teatro (Pécs) (1987-1989), fine li estis inspektoro en Budapeŝta Ŝtata Operejo.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Rikardo la 2-a - princo el Kimrujo
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - stultulo; pastro; servisto
- Multa Bruo pri Nenio - Tufa
- Bertolt Brecht: La Bonulo de Siĉŭano - kuzo
- Imre Kálmán:
- Marica grófnő - Ödön
- A montmartre-i ibolya - Spaghetti
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bartolo
- Béla Gádor: Lyuk az életrajzon - Bognár; Wagner
Liaj elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A másik ember (1988)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jon Pertwee, Ian Wolfe[3]