It-knabino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

It-knabinoit-virino (It girl en la angla; ankaŭ ĝi-knabinoĝi-virino en Esperanto) estas juna virino, kiu atingis famecon pro sia soci-elita vivostilo kaj havas seksan allogon kaj personecon kiu estas aparte engaĝanta.

La esprimo de it-knabino (en la angla formo „it girl”) originas en la brita supra-klasa socio ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi akiris plian atenton en 1927 kun la populareco de filmo de Paramount Studio „It”, en ĉefrolo kun Clara Bow. En la pli frua uzkutimo, virino estis aparte perceptita kiel "it-knabino" se ŝi atingis grandan popularecon sen uzo de sia seksa allogo. Hodiaŭ, la termino estas uzata plej ofte simple al famo kaj beleco. La Oksforda Angla Vortaro (Oxford English Dictionary) distingas inter la ĉefe usona uzkutimo de "ŝika, vigla aŭ sekse alloga aktorino, modelo, ktp.", kaj la ĉefe brita uzkutimo de "juna, riĉa virino, kiu atingis famecon pro sia soci-elita vivstilo".

Ekde la 1990-aj jaroj la esprimo iĝis pli pejorativa, priskribante it-knabinon per „famulo por nenion-kapabla” kaj kiu daŭre distriĝas aŭ aĉetas, dume aperas en la amaskomunikiloj. La daŭra reprezentado en la amaskomunikiloj baziĝas plej ofte je famaj parentoj, gefratoj, amikoj, ampartnero aŭ partoprenado en distraj amaskomunikadaj programoj. It-knabinoj havas larĝan kontaktan reton kun aliaj famuloj kaj povas instigi modo-tendencojn.

It-knabinoj uzas sian akiritan amaskomunikadan famecon ofte por plia mem-marketigo (plua mem-popularigo). Konataj ekzemploj estas Paris HiltonKim Kardashian kaj ŝiaj familiaj membroj Kourtney Kardashian, Khloé Kardashian, Kendall Jenner kaj Kylie Jenner.

La esprimoj "it-knabo" aŭ "it-viro" foje estas uzitaj por priskribi viron montrantan similajn trajtojn.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]