Itala kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj italaj manĝaĵoj.

La itala kuirarto estas unu el ĉefaj internaciaj kuirartoj. Ĉi tiu kuirarto estas konata pro siaj pladoj de pastoj (spageto, pico). La itala kuirarto disvastiĝis ĉefe en Ameriko kaj en Eŭropo.

Priskribo

La itala kuirarto karakterizas uzo de pastoj (spageto, pico), viando (ĉefe fiŝoj ĉe la marbordaj regionoj, sed ankaŭ parma ŝinko, aliaj viandoj ene de la lando), fromaĝoj (parma fromaĝo, mocarelo), legomoj, kiel bazaj materialoj kaj nefajna mara salo, nigra pipro, bazaliko, rosmareno kiel spicaĵoj. Oni uzas olivoleon por fritado de viandoj kaj kiel verŝaĵo je legomoj.

La itala pico estas fama dismonde, ĝi evoluis el la plata pano el la romia epoko. Post kiam oni iomete refaldis la randon por ke la surmetaĵo ne defalu, jam elformiĝis la nun konata pico.

En Italio la ĉefa manĝada tempo estas la vespero - kiam la tuta familio estas ĉehejme -, kiam oni manĝas antaŭmanĝaĵon (antipasto), ĉefmanĝaĵon kaj postmanĝaĵon. Tion ofte akompanas trinkado de itala vino. La konsumado de supo ne estas karakteriza.

Bibliografio

  • Pellegrino Artusi, La scienza in cucina e l'arte di mangiare bene - Giunti Eldono (1998)
  • Gualtiero Marchesi, Il grande ricettario. Oltre 2300 ricette della cucina italiana e internazionale - De Agostini (2003)
  • AAVV, Alimentazione: Enciclopedia della cucina regionale italiana - Boroli Eldono (2004)