Ivan Regen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Regen
slovena sciencisto
slovena sciencisto
Persona informo
Naskiĝo 9-a de decembro 1868
en Lajše, Aŭstrio–Hungario (nun Slovenio)
Morto 27-a de julio 1947
en Vieno, Aŭstrio
Lingvoj slovena
Loĝloko Slovenio
Ŝtataneco Cislajtio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo biologo • entomologo
vdr

Ivan (Janez) REGEN (konata ankaŭ kiel Johano Regen) (naskiĝis la 9-an de decembro 1868; mortis la 27-an de julio 1947) estis slovena biologo, konata pro siaj studoj pri bioakustiko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Regen naskiĝis en la vilaĝo Lajše (en la nuna Slovenio) kaj multe interesiĝis infanaĝe pri insektbruoj. Lia familio ne kapablis pagi studojn al li, tial li ekstudis en la loka seminario por kiu li ricevis subvencion. Iom post iom li ŝparis monon por la studkostoj en Vieno. Tie li studis naturhistorion ĉe la universitato de Vieno sub Karl Grobben, Sigmund Exner kaj Carl Friedrich Wilhelm Claus.[1] Li doktoriĝis en 1897 kaj eklaboris kiel altlerneja instruisto, unue en Vieno kaj poste en Hranice na Moravě en Moravio. Fine post rekomendo de Exner li ricevis denove postenon en Vieno, kie li laboris ĝis emeritiĝo en 1918.[1]

Verko[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]