Iveta Mukuĉjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iveta Mukuĉjan
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1986 (1986-10-14) (37-jaraĝa)
en Erevano
Lingvoj armenagermanaangla
Loĝloko Hamburgo
Ŝtataneco Armenio
Alma mater Ŝtata Konservatorio Komitas • Sankt-Ansgar-Schule
Okupo
Okupo kantistomuzikistomodelokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.ivetamukuchyan.com/
vdr

Iveta Mukuĉjan (en armena lingvo: Իվետա Մուկուչյան; naskiĝis en Erevano, Armenio, la 14-an de oktobro 1986) estas kantistino kaj modelo. Ŝi ekfamiĝis en la jaro 2010 post la apero kiel konkursanto de la programo "Haj Superstar" en Armenio kaj ankaŭ en 2012 kiam ŝi konkursis en la programo The Voice "La Voĉo de Germanio". Ŝi reprezentos Armenion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2016.

Iveta pasigis siajn unuajn jarojn en Erevano sed poste la familio translokiĝis al Germanio en 1992. Tie de 1998 al 2006, ĉeestis lecionojn en la katolika lernejo"Sankt-Ansgar-Schule" de Hamburgo kaj en 2009 laŭ konsilo de la gepatroj revenis al Armenio por eklerni kantadon kaj ĵazon en la prestiĝa Ŝtata Erevana Konservatorio Komitas. Dum tiu epoko ankaŭ ŝi lernis dizajnadon en akademio sed tion forlasis por okupiĝi nur pri muziko.

Kiel modelo ŝi laboris por pluraj mod-firmaoj, per kiuj ŝi ĉeestis multnombrajn ekspoziciojn printempaj kaj aŭtunaj kaj aperis en frontpaĝoj de pluraj revuoj pri modo kaj germanaj kaj armenaj.

Kelkaj el ŝiaj sukcesaj kantaĵoj estas "Ari Jar", "Summer Rain" kaj "Simple Like a Flower" lasta kanto lanĉita en oktobro 2015. Ĉiuj kantoj ŝiaj estos inkluditaj en la muzikalbumo "Welcome To Paradise" (Bonvenon al Paradizo).

La 13-an de oktobro 2015, la publika televido Armenia 1 TV (Հայաստան 1, AMPTV) anoncis la internan elekton de Iveta kiel reprezentanto de Armenio en Eŭrovido por la jaro 2016, kiu okazos en Stokholmo, Svedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]