Iván Pasteiner
Iván Pasteiner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pasteiner Iván estis hungara bibliotekisto. Lia patro estis Gyula Pasteiner.
Iván Pasteiner [1] naskiĝis la 16-an de majo 1887 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de februaro 1962 en Graz.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Iván Pasteiner akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1909. Li eklaboris en Universitata Biblioteko (ELTE). Inter 1915 kaj 1918 li batalis en la 1-a mondmilito. Ekde 1926 li gvidis la menciitan bibliotekon. Li pensiuliĝis depost la 2-a mondmilito. En 1947 li migris al Graz.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- A világbéke (La mondpaco), (1911)
- Az Országos Könyvforgalmi és Bibliográfiai Központ (1927, germane kaj france en 1928)
- Az egyetemi könyvtárak (La universitataj bibliotekoj), (1937)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine