Izolilo
Izolilo estas ilo por izoli unu konduktilon de la alia.
Izoliloj estas faritaj el dielektrikaj materialoj.
Ĉefaj parametroj de izolilo estas:
- Maksimuma tensio inter konduktiloj, kiun la izolilo povas elteni sen elektra arko kaj aliaj malagrablaĵoj;
- Maksimuma kurento de forfluo, kiu povas esti tra la izolilo;
- Kapacitanco inter konduktiloj, kiun la izolilo aldonas;
- Maksimuma mekanika forto, kiun la izolilo povas elteni ne rompiĝante.