Izoro Jozefo Polgár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Izoro Jozefo POLGÁR (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1883 en Temesvár) estis hungara esperantisto kaj presisto. Li laboris kiel kompostisto en Budapest, en Svisujo, de 1908 en Paris. En 1912 li reiris al Budapest, kie li restis ĝis 1914; tie li kunfondis HESL. Li reiris al Paris, kie li estis multajn jarojn direktoro de presejo. Post la morto de lia frato Viktor Polgár li akiris la Centran Presejon Esperantistan en Paris. Multnombraj paroladoj, artikoloj kaj kursoj. Li verkis gramatikon por hungaroj, 1913, sep eldonoj.