Saltu al enhavo

János Antos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Antos
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1819 (1819-12-22)
en Reci
Morto 20-an de novembro 1906 (1906-11-20) (86-jaraĝa)
en Abony
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo terposedanto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

ANTOS János [pr. antoŝ] estis hungara honvedvickolonelo, bienulo naskiĝinta en Réty, la 22-an de decembro 1819 kaj mortinta en Abony la 20-an de novembro 1906.

Antos studis juron en Nagyenyed. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis komandanto de la gardistaroj de la ordo en Zalatna, poste li luktis ĉe Szenttamás, Manswörth, Kápolna, Isaszeg. Li iĝis vickolonelo ĉe la sieĝo de la fortikaĵo Buda. Li partoprenis en la batalo de Debreceno la 2-an de aŭgusto 1849. Li senarmiĝis ĉe Világos. Oni kondamnis lin por sesjara fortikaĵmalliberejo. En 1851 li estis amnestiita. Poste li edziĝis kaj mastrumadis en Abony.

  • Naplójegyzetek (Századok, 1907).
  • Magyar Életrajzi Lexikon