János Bródy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Bródy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1946 (1946-04-05) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro András Bródy
Okupo
Okupo kantaŭtorokomponistogitaristo • kantotekstisto
vdr

János BRÓDY [jAnoŝ brOdi], hungare Bródy János, Esperante Johano Bródy estas hungara kantisto, gitaristo kaj komponisto.

János Bródy naskiĝis la 5-an de aprilo 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Bródy post abituriento aliĝis al bando Illéskie li verkis tekstojn al muzikoj. En 1974 li aliĝis al bando Fonográf, kie foje li kantis kaj gitarludis kaj kunlaboris ekzemple kun Zsuzsa Koncz kaj Judit Halász. Li apartenis al la plej famaj hungaraj ŝlagristoj. Ekde 1978 li koncertadas ankaŭ sole. Lia unua edzino nakis 3, la 2-a 1 gefilojn. Liaj verkoj estas ponto inter ŝlagro kaj popolkanto. En 1983 liaj tekstoj en disko estis malpermesitaj. Li ricevis premion Kossuth kune kun bando Illés en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 6 solaj diskoj inter 1980-2011
  • partoprenoj en aliaj diskoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]