János Dienes
János Dienes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dienes János |
Naskiĝo | la 22-an de julio 1884 en Abaújbakta (Hungario) |
Morto | 3-an de oktobro 1962 |
Tombo | Debreceni köztemető |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto |
János Dienes [jAnoŝ dieneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dienes János estis hungara pentristo, instruisto.
János Dienes [1] naskiĝis la 22-an de julio 1884 en Abaújbakta (nuntempa vilaĝparto de Baktakék), li mortis la 3-an de oktobro 1962 en Debrecen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Dienes akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1909. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tivadar Zemplényi kaj Viktor Olgyai. Post la diplomo li longe instruis en Debrecen kaj li partoprenis en la urba arta vivo. Li pentradis portretojn, pejzaĝojn, aĵpentraĵojn. Post la emeritiĝo li retiriĝis kaj vivis en Bocskaikert. Li ricevis premion en 1953.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Debrecen (1911, 1920, 1924, 1926, 1932, 1934, 1937, 1960, 1980)
El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Debrecen (ekde 1945)
- Arthalo Budapeŝto (1951, 1952, 1953)
- Budapeŝto (1959)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Női portré (1909)
- Sárgakendős nő a kertben (1911)
- Aranybika építése (1913)
- Öreg zsidó (1920)
- Sárospataki részlet (1921)
- Vihar (1923)
- Téli Debrecen (1960)
- Tanulni sosem késő (1953)
- Életkép
- Virágcsendélet
- Lovaskocsi a mezőn
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]