János Gyulai Gaál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Gyulai Gaál
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1924 (1924-04-28)
en Budapeŝto
Morto 12-an de februaro 2009 (2009-02-12) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)o Ferenc Gyulai-Gaál
Parencoj Zsuzsa Petress
Okupo
Okupo komponistodirigentopianistoviolonisto • klavicenisto
vdr

János Gyulai Gaál [jAnoŝ djulai gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulai Gaál János estis hungara komponisto, violonisto, pianisto, dirigento.

János Gyulai Gaál [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1924 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de februaro 2009 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Gyulai Gaál frekventis muziklernejon en Kaposvár, poste li studis violonadon kaj pianadon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li atingis la unuan lokon en muzikkonkurso en Debrecen en 1941. Komence li estis violonisto en signifa orkestro, poste li havis muzikan postenon en Operetoteatro (Budapeŝto), kie li violonadis kaj pianadis. En 1956 lia komponaĵo atingis la trian lokon en konkurso de Belga Radio. Inter 1959-1974 li estis membro de la Hungara Radio - kie plej ofte li estis muzika reĝisoro aŭ dirigento, - poste li pensiuliĝis. Inter 1980-1990 li estis ekstera membro de Bavara Radio. Li komponadis diversajn muzikaĵojn ĝis la ŝlagroj. Li ricevis la unuan ŝtatan premion en 1967, la lastan jam postmorte.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nem leszek a játékszered (ŝlagro, 1966)
  • muzikaloj
  • teatraj kaj filmaj akompanaj muzikaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]