Saltu al enhavo

János Halmai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Halmai
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1903 (1903-03-03)
en Nitro
Morto 23-an de julio 1973 (1973-07-23) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 16/2-1-30 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - farmacio (–1925) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo farmakologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János HALMAI [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmai János estis hungara apotekisto, profesoro, farmaciisto.

János Halmai [1] naskiĝis la 3-an de marto 1903 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 23-an de julio 1973 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Halmai laboris en apoteko en Bonyhád en la jaroj 1920 kaj 1921. Li akiris farmacian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1925, li doktoriĝis en 1935. Li laboris en diversaj apotekoj, en 1927 li akiris postenon en universitata instituto. Li estis nomumita privata profesoro en 1943 en la menciita universitato, poste katedrestro en 1949, samtempe publika ordinara profesoro. Li pensiuliĝis en 1971. Li kandidatiĝis en 1956. Li okupiĝis ekzemple pri spicherboj. Li ricevis premiojn en 1956 kaj 1966.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • A drog-önellátás kérdése (Pápa, 1942)
  • Kossuth-csillag, rénuszrudacska. Gyógynövények, növények, drogok, magyar népies és latin nevei (1948)
  • Farmakognozia (1963)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.