János Józsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Józsa
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1901 (1901-10-11)
en Chinteni
Morto 17-an de februaro 1973 (1973-02-17) (71-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater "King Ferdinand I" University
Familio
Infano Mária Szilágyi Józsa
Okupo
Okupo tradukistopedagogo
vdr

JÓZSA János (pr. jo:ĵa ja:nos) estis rumania hungara studaĵverkisto, tradukisto naskita en Kajántó la 11-an de oktobro 1901 kaj mortinta en Kluĵo la 17-an de februaro 1973. Li estis la patro de lingvistino Mária Szilágyi Józsa

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Józsa diplomiĝis en la Universitato de Kluĵo pri rumana lingvo kaj literaturo-mondhistorio en 1927. Poste li instruis en Aiud, Odorheiu Secuiesc, Alba Iulia, Klujo, inter 1945-59 li prelegis en la Universitato Bolyai. Kune kun Victor Marian li tradukis la manuskripton Plentitudo vacui de Ferenc Pápai Páriz. Li tradukis verkojn interalie de rumanaj verkistoj Vasile Alecsandri, Nicolae Bălcescu, Jean Bart, Al. I. Brătescu-Voineşti, Ion Luca Caragiale, Miron Costin, Ion Creangă, Barbu Ştefănescu Delavrancea, Victor Eftimiu, Emil Gîrleanu, Ion Neculce, Alexandru Odobescu, Cezar Petrescu, Liviu Rebreanu, Alexandru Vlahuţă; el hungara lingvo al rumana lingvo li tradukis la verkojn de Géza Gárdonyi, Domokos Gyallay, Mór Jókai, Kálmán Mikszáth, József Nyírő, Sándor Petőfi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cîteva monumente istorice din Judeţul Odorhei (1932);
  • Szellemi párhuzam a XIX. század magyar és román irodalma között (Preo-Cupări Literare, 1936);
  • Piariştii şi Românii pînă la 1918 (doktora disertacio, Nagyenyed, 1940).

Fonto[redakti | redakti fonton]