János Kamara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Kamara
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1927 (1927-05-01)
en Budapeŝto
Morto 3-an de julio 2000 (2000-07-03) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Kamara [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kamara János estis hungara politikisto, ministro, laboristo, oficiro.

János Kamara [1] naskiĝis la 1-an de majo 1927 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de julio 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kamara frekventis bazlernejon, poste metilernejon. Li eklaboris kiel ferlaboristo en diversaj fabrikoj en Budapeŝto. Li aliĝis al la komunistoj en 1945, poste li ricevis postenon en ministerio pri enlandaj aferoj. En 1948 li frekventis kurson pri polico, en 1950 partian lernejon. En 1952 li plulernis en Sovetunio, en 1958 li ricevis diplomon en Universitato de Budapeŝto, dume li konstante apartenis al la ministerio (en 1954 jam kun rango policmajoro). En la 1960-aj jaroj li plulernis en altlernejo en Sovetunio. Inter 1974 kaj 1985 li estis subministro, poste 2 jarojn ministro pri enlandaj aferoj en Kabineto Lázár, ankaŭ en Kabineto Grósz. Tiutempe li havis signifan postenon ankaŭ en la partio, dume li havis jam altajn oficirajn rangojn. En 1987 li pensiuliĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]