Kabineto Lázár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabineto Lázár
registaro de Hungario • kabineto
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 15-a de majo 1975 - 25-a de junio 1987
Antaŭulo Kabineto Fock
Sekvanto Kabineto Grósz
vdr

Kabineto Lázár estis la sesa registaro post la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1975 kaj 1987 12 jarojn (la plej longe dum la socialismo). Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li mem havis la plenan potencon.

György Lázár

Historio[redakti | redakti fonton]

György Lázár ne estis reformema politikisto, ĝuste tio komformis al Leonid Breĵnev. En tiu periodo trifoje okazis financaj krizoj, tamen preskaŭ nevideble aperis kelkaj ŝanĝoj eĉ reformoj. Jam en 1975 Lázár vizitis papon Paŭlo la 6-a-n, post 2 jaroj eĉ Kádár faris ĝin. (Post 1945 tio estis la unua papa vizito fare de hungara politikisto). En 1978 de la kolĥozoj oni luas jam bienetojn. En 1984 Hungario aliĝas al IMF. En 1984 Margaret Thatcher oficiale vizitis Hungarion.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.