Tivadar Nemeslaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tivadar Nemeslaki [nemeŝlaki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nemeslaki Tivadar estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Tivadar Nemeslaki [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1923 en Tatabánya. Li mortis la 7-an de februaro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Nemeslaki frekventis bazlernejon, poste metilernejon, post jaroj ekonomian mezlernejon. Li eklaboris en 1942, en la sekva jaro li aliĝis al la sindikato, en 1944 al la subteraj komunistoj. Post la 2-a mondmilito komence li ricevis sindikatajn postenojn, sed inter 1953 kaj 1962 jam partiajn postenojn. En la 1950-aj jaroj li frekventis partian altlernejon. Li estis parlamenta deputito inter 1963 kaj 1978, sed tiutempe li havis ankaŭ signifajn partiajn kaj sindikatajn postenojn. Ekde 1975 ĝismorte li estis ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A szocialista gazdaság és a szakszervezetek (La socialista ekonomio kaj la sindikatoj), (1973) - libro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.