István Soltész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

István Soltész [iŝtvAn ŝoltEs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Soltész István estis hungara politikisto, ministro, fabrikestro.

István Soltész [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1927 en iama vilaĝo Hámor (nun urboparto de Miskolc). Li mortis en oktobro de 2012.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Soltész abiturientis en Miskolc en 1946, en la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj. Li lernis metalurgion en Sopron, kie li akiris inĝeneran diplomon. Komence li instruis en la jam translokigita universitato al Miskolc, ekde 1954 li havis postenon en ministerio, poste li gvidis diversajn metalurgiajn fabrikojn. Inter 1960 kaj 1962 li frekventis partian altlernejon. En la 1970-aj jaroj li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn. Ekde 1978 li estis ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio, sed en 1981 tiu ministerio estis kuntirita, tial li estis plu subministro ĝis 1985.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.