Ferenc Lévárdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Lévárdi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1919 (1919-09-15)
en Sárisáp
Morto 21-an de februaro 1991 (1991-02-21) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Okcidenta Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario • Partio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • mininĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Lévárdi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lévárdi Ferenc estis hungara politikisto, ministro, inĝeniero.

Ferenc Lévárdi [1] naskiĝis la 15-an de septembro 1919 en Sárisáp-Annavölgy. Li mortis la 21-an de februaro 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Lévárdi frekventis gimnazion en Esztergom, poste ekde 1940 li laboris en minejo de Salgótarján. Komence li faris fizikan, poste administran laborojn, krome li frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, kie li akiris diplomon en 1944. Li restis 2 jarojn en la universitato, kiel asistanto, poste li havis paŝo post paŝo pli altajn postenojn en Dorog. Li aliĝis al la socialdemokratoj en 1947. Li gvidis jam la plenan truston inter 1953 kaj 1957. En 1958 li estis nomumita subministro, inter 1963 kaj 1971 li estis ministro pri malpeza industrio. Li pensiuliĝis en 1971.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.