Lajos Faluvégi (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Faluvégi (ministro)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1924 (1924-10-22)
en Mátraderecske
Morto 5-an de decembro 1999 (1999-12-05) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto
vdr

Lajos Faluvégi [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Faluvégi Lajos estis hungara ekonomikisto, ministro, altlerneja instruisto.

Lajos Faluvégi[1] naskiĝis la  22-an de oktobro 1924(nun 1924-10-22) en Mátraderecske, li mortis la 5-an de decembro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Faluvégi maturiĝis en mezlernejo kun licenco librotenisto en Budapeŝto en 1943, poste li laboris en oficejoj. Li aliĝis al la socialdemokratoj en 1947. Inter 1945-1980 li laboris en la financa ministerio (inter 1971-1980 li estis ministro), dum en 1962 li akiris diplomon en Universitato Károly Marx, eĉ li doktoriĝis en 1973. Pli poste li gvidis oficejon kun ministeria rango ĝis la emeritiĝo en 1987. Li instruis ankaŭ en Ekonomia Altlernejo. Li ricevis premiojn inter 1954-1994.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Költségvetési ismeretek az 1. és a 2. osztály számára. A Közgazdasági Technikum pénzügyi tagozatának tankönyve. (lernolibro, 1953)
  • Költségvetési gazdálkodás (1962)
  • Állami pénzügyek és gazdaságirányítás (1973, tralaborita 1977)
  • Tervezés: egyensúly és megújulás, 1986–1990 (1986)
  • Számvitel, adózás és vállalkozás. A számviteli törvény a gyakorlatban. (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]