István Szurdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

István Szurdi [iŝtvAn surdi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szurdi István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

István Szurdi [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1911 en Hungara reĝlando en Nagyszőlős (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio). Li mortis la 4-an de junio 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szurdi frekventis komercan gimnazion, poste en 1928 li eklaboris en vendejo, kie li faris la administradon. Post jaroj li plulernis, li aliĝis al la socialdemokratoj en 1936. Dum la 2-a mondmilito li kelkfoje estis trudlaboristo. Li estis elektita parlamenta deputito en 1945, 1947, 1949. En 1950 li ekhavis postenon en la ministerio. Inter 1958 kaj 1985 kun interrompoj li denove estis parlamenta deputito. Inter 1966 kaj 1976 li estis ministro pri enlanda komerco, poste li pensiuliĝis. Ekde la 1950-aj jaroj li daŭre havis diversajn partiajn postenojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]