István Horváth (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Horváth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1935 (1935-09-01) (88-jaraĝa)
en Paks
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

István Horváth [iŝtvAn horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth István estis hungara politikisto, vicĉefministro, ministro, parlamentano, juĝisto.

István Horváth [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1935 en Paks.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Horváth frekventis gimnazion, poste universitaton en Budapeŝto. Li eklaboris en la ŝtata administrado en Kecskemét, ekde 1957 li laboris en la departementa juĝejo. Li aliĝis al la komunistoj en 1956. Ekde 1960 li havis partiajn postenojn. Inter 1971 kaj 1975 li estis parlamenta deputito. Li estis ankaŭ partiestro de Bács-Kiskun inter 1973 kaj 1980, poste li estis ministro pri enlandaj aferoj 5 jarojn. Tiutempe li frekventis trijaran partian lernejon. En 1987 en Kabineto Grósz li estis vicĉefministro, poste denove ministro. En la malfrua 1989 lia ministerio kaŭzis signifan skandalon, tial li abdikis kaj pensiuliĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]