Jenő Váncsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Váncsa
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1928 (1928-10-17)
en Braŝovo
Morto 17-an de januaro 2016 (2016-01-17) (87-jaraĝa)
en Agárd
Tombo Agárd
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo politikisto • inĝeniero-agronomo
vdr

Jenő Váncsa [jenO vAnĉa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Váncsa Jenő estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, agronomo.

Jenő Váncsa [1][rompita ligilo] naskiĝis la 17-an de oktobro 1928 en Rumanio en Brașov. Li mortis la 17-an de januaro 2016 en Gárdony (en kvartalo Agárd).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Váncsa apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris agrikulturan diplomon en altlernejo en Gödöllő en 1953. En 1954 li aliĝis al la komunistoj. Ekde la sama jaro li laboris en diversaj ŝtataj bieno, sed dume li akiris pli novan diplomon pri agrikultura pedagogio en 1966, fine li frekventis partian vesperan universitaton. Li estis parlamenta deputito inter 1968 kaj 1975, subministro pri agrikulturo kaj nutro inter 1972 kaj 1980, poste ministro ĝis 1989 en Kabineto Lázár kaj Kabineto Grósz. Li estis la plej longe funkcianta agrikultura ministro en Hungario. Ekde 1975 li havis ankaŭ signifan partian postenon. En 1977 li ricevis ŝtatan premion. En 1989 li pensiuliĝis, samtempe li forlasis la politikon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Öt évtized a mezőgazdaság szolgálatában (2010) – memuaro

Fontoj[redakti | redakti fonton]