Judit Csehák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judit Csehák
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1940 (1940-01-16) (84-jaraĝa)
en Szekszárd
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Familio
Edz(in)o László Békesi
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto • ĝenerala kuracisto
vdr

Judit Csehák [ĉehAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csehák Judit estas hungara kuracisto, politikisto, vicĉefministro, ministro, parlamentano. Ŝia edzo estas László Békesi.

Judit Csehák [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1940 en Szekszárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Judit Csehák frekventis gimnazion en Tolna (urbo), poste universitaton en Budapeŝto ricevinta kuracistan diplomon en 1964. Ŝi laboris komence en hospitalo de Szekszárd, poste en Fadd. Ŝi aliĝis al la komunistoj en 1967, en la 1970-aj jaroj ŝi havis diversajn postenojn en la sindikato aŭ en la administrado pri kuraco. Inter 1984 kaj 1987 ŝi estis vicĉefministro, poste ĝis 1990 ministro pri sano, sed tiutempe ŝi havis signifajn partiajn postenojn. En 1989 ŝi aliĝis al la socialistoj (ĝuste tiam establitaj). Ŝi estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 2006 (kun kvarjara interrompo).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hagyományosan és újszerűen" (2008) – kuirlibro kune kun László Békesi

Fontoj[redakti | redakti fonton]