László Békesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Békesi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1942 (1942-05-31) (81-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungaragermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Lajos Kossuth Gymnasium • Q60041143Universitato Corvinus de Budapeŝto • MSZMP Political College • Miklós Zrínyi National Defense University
Familio
Edz(in)o Judit Csehák
Infano 1
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistolektoro
vdr

László Békesi [lAslO bEkeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Békesi László estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, profesoro.

László Békesi [1] naskiĝis la 31-an de majo 1942 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Békesi frekventis gimnazion en Cegléd, dume li estis atleto. Li gajnis lernokonkurson, tio valoris tuj iĝi universitatano, tamen pro morto de la patro li devis labori en municipo de Dánszentmiklós. Post jaroj li vespere frekventis Ekonomian Altlernejon en Budapeŝto, kie li lernis ĉefe de Lajos Faluvégi (ministro). En 1967 li havis financan-administran postenon en Budapeŝto, en la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj. Post jaroj li plulernis en Universitato Marx Károly, en 1971 li doktoriĝis, post 4 jaroj li estis nomumita titulara profesoro (en altlernejo, en 1981 en universitato), en 1979 li kandidatiĝis. En 1984 li ne partoprenis en bojkoto pri olimpio, tial li perdis postenon, sed Lajos Faluvégi donis al li postenon. En la jaroj 1989 kaj kaj 1990 li estis ministro pri financo en Kabineto Németh (post jaroj ankaŭ en Kabineto Horn). Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1998. En 2002 li pensiuliĝis.

Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filinon, la dua edzino estas Judit Csehák. Li ricevis 6 premiojn inter 1970-2012.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ezt jól kifőztük! – kuirlibro kune kun Judit Csehák

Fontoj[redakti | redakti fonton]