György Aczél

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ACZÉL György [acel djordj] (naskiĝis kiel Appel Henrik, en Budapeŝto, la 31-an de aŭgusto 1917 – mortis en Vieno, la 6-an de decembro 1991) estis komunista politikisto, ĉefa ideologo kaj gvidanto de la kultura vivo en la komunista Kádár-epoko (1967-89).

György Aczél

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en malriĉa juddevena familio. Post morto de lia patro en 1925, li venis en orfejon kaj tie lernis, iĝis masonista helpisto. Li ŝanĝis sian familian nomon en 1936, la baptonomon en iu sekva jaro. Li iĝis oficiale Aczél en 1946, György en 1955. Li geedziĝis en 1939, havis du filinojn.

Li kulturis sin ĉefe aŭtodidakte kaj studis duonjaron en aŭtuno de 1936 en la Artista Akademio, apud laboro. Poste li elprovis sin kiel amatora aktoro kaj prezentisto.

Komence de la 1930-aj jaroj aliĝis al cionisma junulara movado (Somér) kaj en 1935 ekmembriĝis en la Partio Komunista de Hungario. Oni arestis lin en 1942 pro la neleĝa komunista agado, enprizonigis lin. Poste li devis laborservi sur la fronto, de kiu li sukcese hejmenvenis. Li kaŝis sin kaj aliajn judojn dunm la faŝisma epoko de Hungario. Dum tiu periodo, li konvertis al romkatolikismo.

Li agadis en la komunista partio ekde printempo de 1945, iĝis parlamentano en 1947 kaj 1949. La komunistoj arestis lin en 1949 en kadro de la Rajk-proceso kaj juĝis lin je ĝismorta prizono. Li liberiĝis la 25-an de aŭgusto 1954, oni rehabilitis lin la 1-an de septembro. Oni nomumis lin (1-an de novembro) al direktoro de ŝtata konstruista entrepreno (Nro 23), sed li ne ricevis seriozan politikan rolon.

Li estis vicministro pri kulturo de 1957-67, sekretario de la Politika Komitato de la komunista partio de 1967-74, en tiu posteno li respondecis pri la kulturo. En 1974, li estis vicprezidanto de la Ministra konsilantaro, en 1980 prezidanto de la Tutlanda Kultura Konsilio. Li abdikis pri tiuj postenoj en 1982 kaj reiris al la kultura sekretaria posteno de la komunista partio. Pro la sociaj ŝanĝoj en Hungario, oni forigis lin el tiu posteno en 1985, poste li laboris ĝis 1989 kiel ĉefdirektoro de la Sociscienca Instituto de la komunista partio. Li estis pensiigita en oktobro de 1989.

Li ekverkis sian rememoraĵon, sed tio ne estis finita pro lia morto en 1991.

Kultura efiko[redakti | redakti fonton]

Li jam skribis en aŭgusto de 1957 leteron al la politika komitato pri la principo de la fifama „Apogo, Tolero, Malpermeso” (en la hungara lingvo estas nomata 3T „támogatás, tűrés, tiltás”). Tiu principo iĝis akceptata, uzata en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Ekde de la ideologiaj limoj, lin karakterizis pragmatismo, li serĉis amikecon aŭ neŭtralecon de famaj hungaraj verkistoj, kulturaj gravuloj kiel Zoltán Kodály, Gyula Illyés, györgy Lukács, ktp.). Li havis personan kontakton al la hungara ĉefkomunisto, János Kádár, kio ebligis atingi apogon de la kulturaj gravuloj, per etaj apogoj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az állami oktatás helyzetéről (Bp., 1972)
  • Szocialista kultúra – közösségi ember (Bp., 1975)
  • Egy elmaradt vita helyett (Magvető, 1975)
  • Beszélgetések Magyarországról, szocializmusról (Magvető, 1982)
  • Szocializmus, nemzet, kultúra (Bp., 1985)
  • Jövőt mutató elődök (Bp., 1986)

Literaturo[redakti | redakti fonton]