János Magyar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Magyar [jAnoŝ madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar János estis hungara inĝeniero pri arbaro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1985).

János Magyar [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1911. Li mortis la 17-an de januaro 2006.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Magyar ricevis diplomon en Sopron en universitaton en 1935. Ĝis 1940 li laboris samloke en la universitata arbara esplorinstituto, poste en Gödöllő kaj Budapeŝto. En 1954 li revenis al Sopron por instrui kiel katedrestro. Baldaŭe li estis ankaŭ vicrektoro. En 1982 li pensiuliĝis. Li ĉiam okupiĝis pri arbaraj problemoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.