János Sándor (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sándor János (1860-1922).jpg

SÁNDOR János (ŝa:ndor) estis hungara politikisto, ministro naskita en Marosvásárhely la 14-an de novembro 1860 kaj mortinta en Bp. la 16-an de julio 1922.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Sándor studis en militteknika akademio de Vieno, poste li finis juron en la Universitato de Budapeŝto. De 1882 li plenumis ŝtatadministrajn funkciojn en departementoj Torda-Aranyos, Kisküküllő, Maros-Torda kaj Marosvásárhely. Lin ligis bofrateco kaj politika amikeco al István Tisza. Inter 1903 – 1905 li estis politika ŝtatsekretario de la interna ministerio, de 10-a de junio 1913 ĝis 15-a de junio 1917 ministro pri enlandaj aferoj en la Dua Kabineto István Tisza.

Fonto[redakti | redakti fonton]