Dua Kabineto István Tisza
Dua Kabineto István Tisza | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dua Kabineto István Tisza | ||
Dum | 10-a de junio 1913 - 25-a de junio 1917 | |
Antaŭulo | Kabineto Lukács | |
Sekvanto | Kabineto Esterházy | |
Dua Kabineto István Tisza [iŝtvAn tisa] estis la dek sepa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1913 kaj 1917. Estis li, kiu enkondukis la landon al la Unua mondmilito.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pro ne plene pruvita korupto Kabineto Lukács abdikis, poste la diktatoreca István Tisza formis novan kabineton. En la fruaj 1910-aj jaroj diversaj militoj okazis en Balkano. Por Aŭstrio-Hungario aperis problemoj pri Italio kaj Rumanio, sed la komuna registaro ne volis transdoni Sudan Tirolon, aliflanke en Transilvanio ne okazis pli bona politiko por la rumanoj. En 1918 Tisza mem deklaris oficiale: "ni malvenkis en la milito". La sekva estis Kabineto Esterházy. Nemirinde simbola komenco de la Kalistefa revolucio estis mortpafo de Tisza, kies cirkonstancoj ankaŭ nun estas nebulaj.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- István Tisza – ĉefministro
- János Sándor (ministro) ministro pri enlandaj aferoj
- János Teleszky – ministro pri financo
- Jenő Balogh – ministro pri justico
- Samu Hazai – ministro pri defendo, sed dum la lastaj 5 monatojn Sándor Szurmay
- István Burián - ministro pri reĝaj aferoj duonjaron, poste István Tisza, fine la lastajn 2 jarojn Ervin Roszner
- Béla Jankovich – ministro pri religio kaj eduko
- Imre Ghillány – ministro pri agrikulturo
- László Beöthy – ministro pri komerco en la unua monato, poste János Harkányi
- István Tisza - senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio en la unua monato, poste Tivadar Pejačević, poste denove István Tisza, fine Imre Hideghéthy