János Szabó (urbomastruma ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Szabó
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1897 (1897-12-24)
en Nové Zámky
Morto 25-an de decembro 1986 (1986-12-25) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Szabó [jAnoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó János estis hungara politikisto, ministro, laboristo.

János Szabó [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1897 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 25-an de decembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szabó frekventis bazlernejon, poste metilernejon, li iĝis ferlaboristo en la loka uzino de MÁV. Li batalis dum la 1-a mondmilito. En 1917 li aliĝis al socialdemokratoj. Li denove batalis por Hungara Sovetrespubliko, fine li estis militkaptito de la rumanoj. Ekde 1920 li laboris en sia naskiĝurbo kaj li aliĝis al komunista partio de Ĉeĥoslovakio. Inter 1923 kaj 1950 li vivis en Sovetunio en Kirgizio, kie li estis partiestro en 1928, fine li ricevis postenon en la industrio. En 1950 li translokiĝis al Hungario, kie li same ricevis postenon en la industrio. Li estis nomumita subministro en 1951, poste (kun interrompoj) ministro (pri lokindustrio, poste pri urbomastrumo) ĝis 1956.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.