János Tolnai Dali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Tolnai Dali
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1605 (1605-11-30)
en Oradea
Morto 30-an de novembro 1659 (1659-11-30) (54-jaraĝa)
en Tarcal
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Profesio
Okupo pastropedagogo • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TOLNAI DALI János estis hungara eklezia verkisto naskita en Varado en 1606 kaj mortinta en Tarcal en printempo de 1660.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Tolnai Dali lernis en Varado kaj Gyulafehérvár, pli poste en 1631 li estis lernejestro en Koloĵvaro. Ekde 1632 li studis teologion kaj filozofion en Nederlando (Leiden, Franeker, Groningen) kaj en Anglujo, kiu li ekkonis la filozofion de Roger Bacon kaj la pedagogion de Comenius, respektive la puritaniismon. Reveninte Hungarujon en 1638 la reganto Georgo Rákóczi la 1-a nomumis lin direktoro de la lernejo de Sárospatak. La koncilio de 1646-a jaro maldungis lin pro liaj konceptoj kaj li iĝis pastro. En 1649 Suzanna Lorántffy reinvitis lin al fronto de la lernejo. Li reformis la instruadon. Li konsilis al edzino de reganto inviti Comenius Hungarujon. Li estis pastro en Tarcal ekde 1656. Liaj manuskriptoj perdiĝis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Daneus Rácai, Azaz a Mi-atyánk felől igaz értelmű tanítóknak magok mentségére, Sárospatak, 1654.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Makkai László: A magyar puritánusok harca a feudalizmus ellen (Bp., 1952);
  • Makkai László: T. D. J. harca a haladó magyar kultúráért (Irod. tört. Közl. 1953. 1 – 4. sz.);
  • Makkai László: T. D. J. a népoktatás magyar úttörője (Élet és Tud. 1963. 47. sz.).

Fonto[redakti | redakti fonton]