János Vámosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Vámosi
János Vámosi
János Vámosi
Persona informo
Naskonomo Wéber János
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1925 (1925-08-02)
en Bicske
Morto 18-an de septembro 1997 (1997-09-18) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo János Vámosi
Familio
Edz(in)o Márta Záray
Okupo
Okupo kantisto
vdr

János Vámosi [jAnoŝ vAmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámosi János estis hungara ŝlagrokantisto. Lia origina familia nomo estis Wéber, lia edzino estis Márta Záray.

János Wéber[1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1925 en Bicske, li mortis la 18-an de septembro 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Vámosi maturiĝis en teknika mezlernejo, poste li eklaboris. Vespere li frekventis muziklernejon, en 1948 li akiris permesilon (diplometon) pri kantisto. En la sekva jaro li kantadis en elita amuzejo de Budapeŝto. En 1950 alia kantisto alvenis: Márta Záray. Ili geedziĝis post 3 jaroj. Komence ili kantadis solaj, ekde 1957 ofte duope kaj ili akiris relative grandajn sukcesojn. Depost apero de gitarorkestroj (ekzemple Beatles) ilia muziko malmoderniĝis, tamen ili kantis plu kiel nostalgiaj kantistoj. Ili koncertis ankaŭ eksterlande tie, kie vivas multe da hungaroj. Vámosi ricevis premiojn inter 1966-1994. Lia edzino naskis trifoje, ili vivis ĝismorte harmonie.

Elektitaj ŝlagroj [1][redakti | redakti fonton]

  • Bolyongok a város peremén (In cerca di te)
  • Csak egy kis emlék
  • Csinibaba
  • Egy boldog nyár Budapesten
  • Hol van az a nyár
  • Homokóra
  • Idegenek az éjszakában (Strangers in the night)
  • Járom az utam
  • Ne hagyd el soha (El choclo)
  • Nekünk találkozni kellett
  • Nem adlak másnak
  • Összecsendül két pohár
  • Szép esténk lesz
  • Szeretni bolondulásig

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri la geedza paro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • komuna memortabulo en Budapeŝto
  • premio "Záray Márta - Vámosi János"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]