Jèrriais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵerseja lingvo
Jèrriais
dialekto • lingvo
normanda lingvo
Parolata en Ĵersejo kaj malnove en Kebekio
Parolantoj 2 600 (sed ĝis 10 000 havas certan scion)
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Romana
Gaŭlo-latinida
Lingvoj de oïl
Normanda
Jèrriais
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Ĵersejo (konata kiel regiona lingvo)
Reguligita de Société Jersiaise
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
  Glottolog jerr1238
Angla nomo Jèrriais
Franca nomo jersiais
Vikipedio
vdr

Jèrriais (esperante Ĵerseja lingvo) estas formo de la franca lingvo kaj "dialekto" de la normanda lingvo, kiun oni uzas en la insulo Ĵersejo, la plej granda el la Manikinsuloj.

Uzo

Jèrriais havas 2600 parolantojn, sed ĝis 10000 havas certan scion. La uzo de la lingvo malprosperis dum la 20-a jarcento, ĉar la angla estiĝis la lingvo de la edukado, la komerco kaj la politiko. Ĉirkaŭ 15% de la loĝantaro ie scias la lingvon kaj 3% uzas ĝin por persona komunikado. Estas simila lingvo parolata en la najbara insulo Guernsey, la gvernseja lingvo. Unuafoje, oni rimarkis ke la uzo de la lingvo ĉe junaj kreskis en 2001.

Aliloke

La sola aliloka komunumo estis en Kebekio. Samloke, la lingvo estis parolata ĝis ĉirkaŭ 1960-aj jaroj. Societo por ĉi tiu lingvo ekzistas en Kebekio.