Jérémie (Haitio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jérémie
komunumo de Haitio
Administrado
Lando Haitio
Departemento Sud
Arondismento Arondismento Jérémie
Poŝtkodo HT 7110 – 7112
Demografio
Loĝantaro 97,503 (2 003)
Geografio
Koordinatoj 18°40′0″N 74°07′0″U  /  18.66667°N, 74.11667°U / 18.66667; -74.11667 (Jérémie (Haitio)) (mapo)
Alto 0 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 427,22 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Jérémie (Haitio)
Jérémie (Haitio)
DMS
Jérémie
Jérémie
Jérémie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jérémie [+]
vdr

Jérémie [ĵeremi'] estas urbo de iom pli ol 30.000 loĝantoj en la sudo de Haitio, sur duoninsulo Tiburon. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma arondismento kaj de departemento Grand'Anse.

La urbo situas ĉe rivero nomiĝanta Grand'Anse, kiel la departemento. En ĝia aglomeraĵo en 2003 vivis 97.503 homoj. En 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 34.788 kaj la aglomeraĵan je 122.149. Pro sia situo preskaŭ pinte de longa duoninsulo Jérémie havas grandajn distancojn al multaj aliaj haitiaj urboj; la distanco al la ĉefurbo Portoprinco estas ĉ. 300 km.

La urbo ekestis sur la loko de iama fiŝkaptista vilaĝo; ĝi estis fondita de Francio en 1756. En 1793 ĝi estis okupita de Britio, kiu tenis ĝin ĝis la haitia revolucio, kiam Toussaint Louverture reaniĝis ĝin al Haitio.

Je la 5-a de aŭgusto 1964 dek-tri anoj de la grupo Jeune Haïti (juna Haitio) albordiĝis ĉe Jérémie kun la celo ribeli kontraŭ François Duvalier. Dek-unu de la ribeluloj estis mortpafitaj en batalo; la ceteraj du estis ekzekutitaj la 12-an de novembro 1964 en Portoprinco. La ribelon oni nomas Ĵeremia Vespro, eble analogie al la Sicilia vespro.