József Czégi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Czégi [jOĵef cEgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czégi József estis hungara inĝeniero, profesoro.

József Czégi [1] naskiĝis la 1-an de majo 1922 en Kaposszekcső. Li mortis la 8-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Czégi abiturientis en gimnazio de Dombóvár, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1945. Pli frue dum la studentaj jaroj li faris inĝenierajn laborojn en uzinoj. Ekde 1943 li ankaŭ instruis en la universitato, li atingis la instruan rangon adjunkto en 1949, docento en 1959. En la studjaro 1953 li instruis en Altlernejo de Szolnok. En 1954 li kandidatiĝis. Inter 1963 kaj 1966 li estis vicdekano. Li okupiĝis pri lagroj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Irányelvek a siklóscsapágyak korszerű tervezésére (1951)
  • Siklócsapágy kézikönyv (Manlibro pri glataj lagroj), (1953-54)
  • Műanyagok a gépiparban (Plastoj en la maŝinindustrio), (1961)
  • Siklócsapágyazások (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.