József Györke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Györke [jOĵef djorke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györke József estis hungara lingvisto, bibliotekisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945).

József Györke [1] naskiĝis kiel Georgovits József la 21-an de decembro 1906 en Celldömölk. Li mortis la 11-an de septembro 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Györke frekventis mezlernejojn en Pécs kaj Székesfehérvár, universitaton en Pécs. Inter 1930-1936 li gvidis hungaran instituton en universitato de Tartu, poste li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. En 1942 li ankaŭ ekinstruis en ELTE. Ekde 1945 li estis direktoro de la biblioteko. Li okupiĝis precipe pri Urala lingvaro, Finno-Ugra Grupo, Mansa lingvo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vogul jelzős szerkezetek (1930)
  • Die Wortbildungslehre des Uralischen. Primäre Bildungsuffixe (1935)
  • Tő, képző, rag. Szó- és jelrésztan (1943)


Fontoj[redakti | redakti fonton]