József János Nemetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József János Nemetz [jOĵef jAnoŝ nemec], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nemetz József János estis hungara fizikisto, inventisto, profesoro.

József János Nemetz [1] naskiĝis en 1753? en Buda?. Li mortis la 6-an de novembro 1808 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József János Nemetz frekventis jezuitan gimnazion, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Buda. Inter 1784-1788 kaj 1795-1805 li instruis en la menciita universitato, kiu jam prenis la novan nomon Reĝa Universitato de Pest kaj li instruis ankaŭ en la alia universitato Institutum Geometricum. En la intervalo 1788-1795 li laboris en diversaj bienoj, kie li okupiĝis pri inventado de diversaj maŝinoj. En 1805 li emeritiĝis, ĉar li havis konflikton kun alia profesoro Keresztély János Horváth. Li havis 67 inventaĵojn (vinpremilo, diversaj mueliloj, draŝ-maŝino, aŭtomata pordo, pafilo (1790), lampo kun aŭtomata (elektra) ŝaltilo, fajrobrigada ŝprucigilo (1807), falĉmaŝino, segmaŝino).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vorrath neuer Beyträge zur Physik, Oekonomie, Mechanik und Technologie… (1784)
  • Vorläufige Beschreibung einer elektrischen Lampe… (1801)

Fontoj[redakti | redakti fonton]