József Jelitai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Jelitai [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jelitai József estis hungara instruisto, profesoro. Lia origina familia nomo estis Woyciechowsky ĝis 1932.

József Jelitai [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de oktobro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Jelitai (Woyciechowsky) devenis el pola nobela familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1912. Post siaj studoj li instruis matematikon, fizikon kaj stenografion en gimnazioj. Li estis nomumita privata profesoro en Scienca Universitato Tisza István en 1938, en 1942 en Scienca Universitato Pázmány Péter. Li multe okupiĝis pri la hungara matematikohistorio. Li mortis pro akcidento postlasanta edzinon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Geschichte der Mathematik in Ungarn (1936)
  • The History of Mathematics in Hungary before 1830 (1937)
  • Nagy Károly és bicskei csillagvizsgálója. – Karl Nagy und seine Sternwarte in Bicske. (1941)

Fontoj[redakti | redakti fonton]